![]() |
EÝROPA FAKO - KUNORDIGANTO DE LA SPIRITISMA MOVADOINTERNACIA SPIRITISTA KONSILANTARO |
LA REVENO DE LA APOSTOLO CHICO XAVIER (Francxjo Sxavjer') Kiam li dronis en la korpan vivon, por la plenumado de sia misio, cio ankorau estis esperoj kaj promesoj. Lia doto konsistis el neordinara kolekto da benoj, aparte rilataj al la mediumeco, kaj Kurieroj de la Lumo promesis inspiri kaj subteni lin dum lia tuta surtera migrado, avertante lin pri la dangeroj sur la furiozanta maro de la pasioj, krom ankau pri la luktoj, kiujn li devos tenadi por atingi sekurhavenon. Orfeco, akraj persekutoj dum la infaneco, soleco kaj koramareco starigis siegon, kiu povus malfaciligi al li la iradon, sed disponoj el la Suproj helpis lin venki pli krudajn defiojn kaj interne kreski cele al la lumigo. Kontrauuloj el la pasinteco, ankau reenkarnigintaj, trapikis lin per afliktoj kaj malicajoj dum la tuta vivo, sed li sukcesis ami ilin ciujn, neniam rejetante sur ilin la samajn sagojn kaj dornojn, la saman malbonon. Li suferis forlasitecon kaj senkreditigon, ciaspecajn bezonojn. nekalkuleblajn tentojn, kiuj sekvis liajn pasojn kaj minacadis lian honestecon, sed li ne cedis al mono, nek al sekso, nek al trompaj allogoj de la mondo, nek al malnoblaj sentoj. Li ciam tenis sian internan harmonion, en agordo kun la Vivogeneraj Fortoj, en kiuj li cerpadis kuragon kaj energiojn por ne senfortigi. Per senlaca laborado li vastigis la kampon de solidareco, kaj bruligante la torcon de la racia fido, kiun li disdonis per neordinaraj mediumaj faroj, li lumigis vivojn, kiuj siavice farigis lumigiloj kaj subteno al aliaj ekzistadoj. Li neniam kolerekscitigis nek senkuragigis, ec en la okazoj kiam lin celis la pafado de perversaj akuzoj, car tiam li restis fidela al la devo, prezentante nenian personan defendon au pravigojn por siaj agoj. Malrapide, per ekzemplado, honesta konduto kaj kristane heroa penado, li kortusis la popolojn kaj ties estrojn, kiuj lin ekamis, kaj li farigis modelo de konduto, estigante konsultinda fonto de fidindaj informoj pri la Spirita Mondo kaj pri la mediumaj fenomenoj. Lia parolo, dolca kaj saturita per boneco, ciam portis instruadon, gvidantan kaj orientantan la personojn, kiuj lin sercis celante la vojon de Bono. Li trovigis en konstanta kontakto kun sia gardanta Angelo, kiun li neniam desapontis per deflankigo de la devovojo, car li ciam tenadis sin obeanta al disciplino kaj fidela al sia sindevigo. Forlasita de unuj kaj aliaj, de amatoj kaj amikoj, konatoj au ne, li neniam forlasis siajn devojn al la Vivo nek siajn taskojn. La malsanoj forprenadis liajn fortojn, sed li ilin renovigis per pregado kaj konstanta praktikado de karitato. La lumo de liaj okuloj malfortigis gis preskau estingigo, sed lia interna vidado pli potencigis por penetri la sekretojn de la Spirita Mondo. Li neniam rifuzis helpi, sed li ankau neniam farigis peza al iu ajn. Liaj heroaj silentoj pli laute parolis ol la malkvietigaj diskutoj kaj malprudentaj disputoj, estigantaj proksime au for de li, pri la amata Doktrino kaj ties superbelaj instruoj. Li farigis la plej potenca parapsika anteno en sia tempo, car li kapablis vojagi eksterkorpe pro la parta liberigo dum la natura dormo, penetri mensojn kaj korojn por al ci tiuj doni pli efikan helpon, krom ankau perfekte submetigi al la Spiritoj, kiuj lin utiligis dum preskau sepdek kvin jaroj da sindona kaj rezigna servado ce la luma mediumeco. Guste tial lia mediumato estis senkompara. ...Kaj ce dolca, milda elkarnigo, ebligante kvietigon al sia korpo, li ascendis direkte al la Senfino, kie Jesuo lin akceptis kaj enlasis en Sian bonecon, al li admonante: Ripozu iomete, filo mia, por ke vi forgesu la surterajn malgojojn kaj ekguu la neesprimeblajn gojojn de la Ciela Regno. Joanna de Ângelis
(Mesago psikografie skribita de la mediumo Divaldo Pereira Franco, la 2-an de Julio 2002, en la Spiritisma Centro "Caminho da Redenção", en Salvador, cefurbo de Stato Bahia, Brazilo.) _ |