CEI
EÝROPA FAKO - KUNORDIGANTO DE LA SPIRITISMA MOVADO
INTERNACIA SPIRITISTA KONSILANTARO

Up ] Preuo ] Reveno ] Reenkarnigo ] Malvenkoj ] Demandu ] [ Antau unu jarcento ] Malgrau Cio ] Laboru ] Por Trovi Dion ] Familio ] La Potenco de Prego ]

 

ANTAŬ UNU JARCENTO

Parizo, en iu malvarma mateno de Aprilo 1860. Allan Kardec, la Kodiginto de la Spiritisma Doktrino, estis laca.  Malgrau la solidigo de la Pariza Spiritisma Societo kaj promesplena librovendado, mankis mono por la giganta verko, kiun la Superaj Spiritoj konfidis al li. Kreskadis la premo, alvenis sarkasmaj leteroj.

Kiam senkurageco lin pli forte regis, lia edzino al li enmanigas postajon. La profesoro malligas la pakajon kaj trovas leteron de iu librobindisto, kie legigas: “S-ro Allan Kardec: kun danko mi sendas al vi la ci-kunan libron krom ankau gia historio, petegante, ke vi spite al cio daure plenumu viajn taskojn por lumigo de la homaro, car fortaj motivoj pravigas mian peton”. La autoro de la letero raportis, ke, aflitekgita pro la morto de la edzino, li decidis sin mortigi. Iam, en tre frua antaumateno, li direktigis al unu ponto. Sin apogante sur la dekstra mano por sin jeti en la akvon, li tusis objekton, kiu elfalis el la mureto proksime de liaj piedoj. Mirigite, li vidis libron, kaj sub la lumo de lanternofosto li legis: “Ci tiu verko savis al mi la vivon. Legu gin atente kaj tiru bonan profiton el gi. - A. Laurent”.

La Kodiginto elpakigis la lukse binditan ekzempleron de “La Libro de la Spiritoj”. Kun emocio li legis sur la frontpago ne nur la rimarkon aluditan de la  letersendinto sed ankau ci tiun alian: “Gi ankau savis min. Dio benu la animojn, kiuj kunlaboris por gia publikigo. Joseph Perrier.” Tion leginte, Profesoro Rivail sentis, ke nova lumo banas lian internon. Alpremante la libron sur sian bruston, li pripensis kun radiluma espero: Necesas daurigi, pardoni la insultojn, akcepti la sinoferon kaj ignori la ofendojn.” La mondo bezonis renovigon kaj konsolon. Allan Kardec levigis, malfermis la fenestron antau si, profunde enspiris kaj, antau ol repreni la plumon por la kutima laborado,almetis mantukon al la okuloj kaj forvisis larmguton.

Resumo de la mesago “Antaŭ unu jarcento”, diktita de la Spirito Hilario Silva. La tuta teksto trovigas en la libro “La Spirito de Vero”, psikografie skribita de la mediumoj Francisco Cândido Xavier eldonita de la Brazila Spiritisma Federacio en 1961.

ISK– 2004

_