4a TUTMONDA KONGRESO DE SPIRITISMO - PARIZO 2004

Prezento
Allan KARDEC
Asocio KARDEC
Union Spirite Française et Francophone
Internacia Spiritista Konsilantaro
Programoj
Kontaktu nin


La 4-a Tutmonda Kongreso de Spiritismo, sub la aùspicioj de la Internacia Spiritista Konsilantaro, okazis en Parizo, Francio 2 - 5 Oktobro 2004, laù decido en ordinara kunsido de la ISK, Oktobre 1997.

La Internacia Spiritista Konsilantaro kaj la Franca kaj FranclingvaSpiritisma Unuigho aùspicias la kongreson, gratulis la Tutmondan Spiritistan Movadon kaj invitis chiujn samkredajn amikojn partopreni en tiu chi granda evento, kiu koincidos  kun la festoj pro la naskigho de Kardec, kaj kiu okazos en la lando kie kodighis la Spiritista Doktrino.

La Kongreso celis:

·        Starigi kunfratighon inter Spiritistoj kaj tiuj homoj, kiuj tra la mondo afine rilatas al la Spiritista Doktrino.

·        Ebligi intershanghon de scioj kaj spertoj inter spiritistoj el diversaj partoj de la mondo.

·        Plifortigi la unuighon de la Spiritista Movado en la tuta mondo.

·        Kontribui al largha dissemado de la spiritista kulturo.

·        Aklami Allan Kardec iniciatinto de nova erao por la renovigho de la homaro. 

·        Honori la kompilinton de la Spiritista Doktrino okaze de lia ducentjara datreveno 1804 - 2004.

·        Efektivigi ''rondtablan konferencon" kun profesoroj kaj studentoj de akademioj, scientistoj kaj filozofoj, kaj inviti la amaskomunikilojn por disvastigo de la spiritisma doktrino en Francio, Eùropo kaj la cetera mondo.

''ALLAN KARDEC, INICIATINTO DE NOVA ERAO POR RENOVIGHO DE LA HOMARO''

Jen la chefa temo de la kongreso, por diskutado en la lumo de la diversaj universalaj aspektoj de Spiritismo, nome filozofia, scienca, religia, etika, morala, spirita, eduka, socia kaj kultura.

Programo Kongreso.